Listo de la plej multe venditaj videoludoj

La plej vendita videoludo estas Tetris. Oni vendis pli ol 495 milionojn da kopioj de la ludo por diversaj videoludiloj.

La plej vendita videoludo estas Tetris. Aleksej Pajitnov antaŭplanis kaj programis tiun puzlan ludon. La ludo unue aperis en Sovetunio en 1984 por la maŝino Electronika 60. Poste, ĝi populariĝis per la lanĉo por la Game Boy en 1989.[1] Oni adaptis la ludon por multaj diversaj videoludiloj. Oni vendis entute pli ol 495 milionojn da kopioj. 425 milionoj el tiuj kopioj estas pagitaj elŝutoj por poŝtelefonoj.[2] La versio de Tetris por la Game Boy estas la plej vendita ludo por tiu videoludilo: oni vendis pli ol 35 milionojn da kopioj tutmonde.[3] Minecraft estas la sola alia videoludo, kiu havis pli ol 100 milionojn da vendoj: en Februaro 2017, oni vendis pli ol 122 milionojn.[4] Se oni ne enkalkulas la vendojn por poŝtelefonoj, tiam Minecraft estas la plej vendita ludo: 92 milionoj estis venditaj,[5] dum Tetris estas la kvara pro nur 70 milionoj da kopioj.[1]

El la 50 plej venditaj videoludoj, Nintendo kreis aŭ eldonis 20 da ili. Inter tiuj troviĝas 6 ludoj de la 10 plej venditaj. Aliaj eldonejoj, kiuj eldonis plurajn ludojn de tiu listo estas Activision (sep ludoj, kiuj ĉiuj apartenas al la serio Call of Duty), Rockstar Games (kvin ludoj, kvar de la serio Grand Theft Auto) kaj Electronic Arts (tri ludoj de malsimilaj serioj). Krom la internaj grupoj de Nintendo, Game Freak estas la kreanto de ludoj, kiu havas la plej multon en tiu listo (7 ludoj, kiuj apartenas al la serio Pokémon). La plej malnova ludo de tiu listo estas Tetris, kiu aperis en la 6a de Junio 1984. La plej novaj ludoj de tiu listo estas Pokémon Sun kaj Moon, kiuj aperis en la 18a de Novembro 2016.

  1. 1,0 1,1 Sparkes, Matthew. Tetris at 30: a history of the world's most successful game. The Daily Telegraph. Telegraph Media Group (6a de Junio 2014). Alirita 26a de Aprilo 2017.
  2. Takahashi, Dean. 'Mr. Tetris' explains why the puzzle game is still popular after three decades (interview). VentureBeat (7a de Aprilo 2014). Alirita 26a de Aprilo 2017.
  3. Wynne-Jones, Jonathan, "Computer game Tetris celebrates 25 years", The Daily Telegraph, Telegraph Media Group, 6a de Junio 2009. Kontrolita 26a de Aprilo 2017.
  4. Blake, Vikki, "Minecraft Has 55 Million Monthly Players, 122 Million Sales", IGN, Ziff Davis, 27a de Februaro 2017. Kontrolita 26a de Aprilo 2017.
  5. Brightman, James, "Minecraft: Pocket Edition passes 30m downloads", GamesIndustry.biz, Gamer Network, 12a de Januaro 2015. Kontrolita 27a de Aprilo 2017.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search